Soneto amase nacia
febla amaso ligu ŝultrojn 
ĉu volas vi esti knedita 
aŭ de premo liberigita 
forlasu novriĉulajn putrojn 

ne timu pro partia krio 
kaj prenu neniujn promesojn 
asekure traktu permesojn 
ne kredu pri adulario 

dum homoj atendis trankvile 
iu flustre disdonis klaĉojn 
ke fino venos termopile 

amoso ekestis nacio 
kiu ĉie starigis vaĉojn 
baldaŭ finiĝis emocio
Zuriko, la 17an de februaro 2003