Soneto pri eta kverelo
kverelo pri imprimaturo 
enhavas malgravajn detalojn 
kiel presigi virtualojn 
sen iu ajn nomenklaturo 

verŝajne mi ĉesos disputon 
tion mi nun povas konsoli 
por tiuj kiuj volas boli 
mi sendos por ĉiuj saluton 

al tiu kiu malredaktis 
al tiu kiu erartajpis 
al tiu kiu ĵus baraktis 

al tiu kiu libron faldis 
al tiu kiu kun mi knajpis 
al tiu kiu kune skandis
Zuriko, la 18an de februaro 2003