Soneto pri testamentŝanĝo
mi skribis kelkajn testamentojn 
sed nun mi decidas denove 
kun akvo min miksi kirlmove 
elektante ĝustajn torentojn 

mi scias ke vi tion faros 
kion vi volos sen konsiloj 
ĉar decidos tempoutiloj 
dum mi ĉieligon deklaros 

mi ja ne estis generalo 
nur infanterikaporalo 
kun oraj plumoj en detalo 

en akvon ŝutu miajn cindrojn 
formetu de kapoj cilindrojn 
adiaŭu movante fingrojn
Zuriko, la 19an de februaro 2003