Soneto pri tro frua manĝo
la nokto estis minaciga 
mi perdis tempon dum sonĝado 
ekestis tro frua manĝado 
dikiganta ankaŭ laciga 

greka jogurto kun kaĉeto 
lakto kaj ankaŭ grasa kremo 
oranĝoj bananoj - dilemo 
algvidas al granda obĵeto 

ankoraŭ kuko kremigita 
de kiu korpo borborigmas 
matenmanĝo estas finita 

temoj matene estas palaj 
konceptado strange enigmas 
revoj ne estas idealaj
Zuriko, la 24an de februaro 2003