nokte amariliso velkis unu parto estas jam seka sekiĝis sen krio heŭreka nur silente grasteron melkis homa vivo estas simila precize amarilisanta floranta kaj poste velkanta utila ankaŭ malutila oni forĵetas sekan planton kaj homo estas forĵetata eĉ se estis iam amata oni rekonas varianton ke ĉarmas vane florfolio sen abelo kaj papilio