Soneto kun la raportisto
dum parolo kun ĵurnalisto 
komenciĝas dolori kapo 
precize sur tiu etapo 
kiam min laŭdas raportisto 

mi klarigas ke gravas libro 
ne mia sed de plumkolego 
sed li min premas al murego 
por mi falu en lia kribro 

"mi malpermesas vin skribaĉi 
uzante mian propran nomon 
vi povas certe sen mi klaĉi" 

ni rigardas nin reciproke 
ŝanĝante dubuman estimon 
iom broke kaj iom moke
Zuriko, la 7an de februaro 2003