Soneto kun pafo al plebo
atendante birdon frititan 
mi dufoje malvenkis ludon 
nervoze mi forlasis trudon 
kaj faris mienon frustritan 

Barbara estis jam en lito 
mem sole mi ne povas ĵeti 
kubon kaj kontraŭ mi veti 
do mi restas propra dungito 

mi faras teon kamomilan 
de ekstero alvenas bruo 
mi aŭdas baton termopilan 

hurlado muĝado blekado 
regas sur nia avenuo 
pafo! tuj finiĝis bruado
Zuriko, la 14an de marto 2003