Soneto sen teologpensoj
mi ne scias kial - sincere 
mi diras nun ke mi ne ŝatas 
teologojn - mi kapon gratas 
pro kialoj zorgeme kaj vere 

ili glitas sur la deklivoj 
de scienco laŭ ateistoj 
sed ili estas spiritistoj 
tamen kun tre strangaj motivoj 

kun frenezeco en okuloj 
ili envie anstataŭas 
ŝamanojn kiel rezonuloj 

se temas pri la religio 
ili ĉiuj nun malmorgaŭas 
en nekredebla nostalgio
Zuriko, la 16an de marto 2003