Soneto en milita moro
inter kelkaj eŭropaj ŝtatoj 
kaj Usono bindiĝis pakto 
nun fortiĝas tiu kontakto 
de servistoj al apostato 

hodiaŭ mankas kavaliroj 
pri mondo decidas stultuloj 
kaj obeemaj serviluloj 
kun karakterizaj deliroj 

Dio nur Usonon protektas 
pri tio usonanoj kredas 
kaj aliajn Dio difektas 

mi vidas finon de Usono 
de la aŭguro mi ne cedas 
estas grava tempa admono
Zuriko, la 18an de marto 2003