Soneto por poezitago
poemo estas nur polveto 
kaj poezio pulva peco 
sen espero kaj venonteco 
tamen kun valora konkreto 

establita poezitago 
la dudekunuan de marto 
ŝajnas tro aĝeca bonfarto 
sen motivo kaj sen imago 

ĵurnalistoj nur pri Bush skribas 
kaj eĉ ne mencias pri tio 
ke estas tag' de poezio 

bruantaj kanonoj prohibas 
okupiĝi pri tiu temo 
ekestas morala problemo
Zuriko, la 21an de marto 2003