Soneto de aĝulaj vortoj
tiu aĝulo havas rajton 
librofoiro rikaniĝas 
kaj gazetoj vazeliniĝas 
laŭdante kulturburokratojn 

ekstere nur kalumniuloj 
kaj interne konjunkturistoj 
de karesoj specialistoj 
mastrumaĉas kiel sektuloj 

trapuŝiĝas al ĉiuj lokoj 
kaj eĉ al malgrandaj anguloj 
per ĝentileco ne per mokoj 

"estas granda arto sinjoro" 
vokas pagitaj serviluloj 
kaj eĉ profesoro doktoro
Zuriko, la 23an de marto 2003