Soneto pri malbezonaĵoj
mi legis miajn proprajn tekstojn 
tio ne estas kutimeco 
sed tiel ekestas ebleco 
pripensi kovritajn kuntekstojn 

mia konscienco demandas 
ĉu mi rajtas skribi pri tio 
ke ne estas demokratio 
sed nur surogato marĉandas 

plimulto nun legas nenion 
nur unu procento da homoj 
diras ke ŝatas poezion 

mi scias pri la fenomeno 
ke en landoj de idiomoj 
mi devas vivi kun ĉagreno
Zuriko, la 26an de marto 2003