Soneto sonanta aŭgure
kapitalistoj unuiĝas 
same kiel iam proletoj 
kiuj lentsupon sen kotletoj 
manĝis kaj nun malprestiĝas  

se tiu "unuiĝo" daŭros 
ĝi provokos revolucion 
oni elvokos sensacion 
sovaĝuloj vivon restaŭros 

sur galgo pendos elituloj 
de unuiĝintaj "holdingoj" 
kaj ankaŭ iliaj ŝulduloj 

sufiĉos nur hazarda vibro 
amaso ŝtormos sen "dopingoj" 
kapitalon sen ekvilibro
Zuriko, la 27an de marto 2003