Soneto pri nepin-naskiĝo
en bela dato ŝi naskiĝis 
tiu nepino de Maria 
triobla "nul tri" loteria 
sub signo de fiŝoj fiksiĝis 

iam komencos tiun kanton 
ke "forfluas rapide vivo" 
avino ridos ĉe arkivo 
kiam nupto grandigos kvanton 

se nepino malkontentiĝos 
pro pruda ideologio 
avo Edward aventuriĝos 

ambrozio ne nur por dioj 
taŭgas laŭ la mitologio 
sed prefere por familioj
Zuriko, la 3an de marto 2003