Soneto kun merita brusto
ne ĉiam mi tiel aktivas 
hodiaŭ mi multe laboris 
pro tio ke rozoj odoris 
ĉar dankego ankoraŭ vivas 

poste mi trarigardis ĉion 
kion ĉitage en gazetoj 
skribis... ne ne ne... ne poetoj 
tiuj kiuj portas  nenion 

ne ĉiu hundo estas Burko 
sed Burkojn oni vidas ĉie 
eĉ dum aŭdado de mazurko 

sur la brusto brilas ordenoj 
"mi gratulas" sed ironie 
pro nekredeble multaj ĝenoj
Zuriko, la 7an de marto 2003