Soneto roza por virinoj
sur tablo staras teaj rozoj 
belecon kovras nuntempeco 
ekzisto foriras al speco 
de interkultursimbiozo 

nun la tuta loĝejo floras 
per iu mistika etoso 
dum fono estas paradoso 
por sentoj sed neniu ploras 

ĉio servas por roza belo 
objektoj jam perdis signifon 
zorgoj fariĝis bagatelo 

virino estas kiel rozo 
ofte pikas por fari ŝlifon 
kaj efektas kiel narkozo
Zuriko, la 8an de marto 2003