Soneto pri teatra ovo
estimataj kaj miaj karaj 
nekonatuloj kaj amikoj 
por fuĝi de viaj implikoj 
venu al agadoj komparaj 

ekestos poezispektaklo 
la dekduan kaj la dektrian 
vi aŭdu poemaron mian 
por tio ne estas obstaklo 

dum renkonto ni manĝos ovojn
ĉar ĝuste proksimiĝas pasko 
antaŭe mi aranĝos kovojn 

ĉe l' fino mi legos sonetojn 
sen iu ajn teatra masko 
kaj vivo fluigos momentojn
Zuriko, la 12an de aprilo 2003