Soneto kun tristo post manĝo
hodiaŭ venos sur teleroj 
du minikokidoj frititaj 
per "noilly prat" iom gisitaj 
aspektas kiel soliteroj 

terpomoj maldike tranĉitaj 
kun karoto kaj verda pizo 
ŝampinjonoj en improvizo 
kun diversaj herboj stufitaj 

sen salato ĉar kun legomoj 
kuko punĉa kiel deserto 
kaj teo kun belaj aromoj 

reflekso - la plena stomako 
kaj triste aspekta dezerto 
pro la milito en Irako
Zuriko, la 17an de aprilo 2003