Soneto pri popolprelego
iam en miaj junaj jaroj 
ekzistis stranga asocio 
kiu okupiĝis pri scio 
mi apartenis al membraroj 

venis iu al nia loko 
dum mi loĝis tiam province 
mi bonvenigis gaston grince 
ĉar estis pri scienco moko 

mi donis stampon kun saluto 
kaj preleganto prenis monon 
laŭ sciencsocia statuto 

mi kiel ĝia prezidanto 
ne povis elteni mamonon 
kaj mi fuĝis al Esperanto
Zuriko, la 21an de aprilo 2003