Soneto por Tago de Libro
la esperanta fenomeno
funkcias sen esperantistoj
eĉ pli vaste kiam artistoj
esperante ludas sur sceno

demando „ĉu iu parolas…“
tuj venas eksploda ridego
neniu – laŭdo ĉu hontego
publiko diskrete petolas

simile aspektas legado
ĉar miajn librojn esperantajn 
ne legas esperant-brigado

se mi morgaŭ skribus latine
mi konas legantojn amantajn
ili librojn legus rutine
Zuriko, la 23an de aprilo 2003