Soneto serĉas diamanton
en truoj de mankaj tuberoj 
de ligno spruĉas flammiraklo 
estas nekredebla spektaklo 
pafa kiel de revolveroj 

ni rigardas flamojn senzorge 
forgesante la tutan mondon 
memorante someran ondon 
kiu bruis time eĉ sorge 

io malaperas por ĉiam 
restas nur cindro en malkvanto 
homoj ĝin meritos neniam 

sed tamen oni ofte diras 
ke en ĝi estas diamanto 
kelkaj revas aliaj miras
Bastiono de Silento, la 5an de aprilo 2003