Soneto pri reva efekto
metu ni la veron sur vekto 
ke latino nin nobeligas 
kaj esperanto praktikigas 
sed ĝis nun kun febla efekto 

ĉiutage ni korektiĝas 
eĉ sen iu kaŭzo tro forte 
artifike ankaŭ importe 
kaj per tio ni ridindiĝas 

ni ne provas esti normalaj 
kaj por aliaj kontaktemaj 
post kompromisoj radikalaj 

venonta kazo nin mirigas 
kaj ni fariĝas agresemaj 
rezulto triste disrevigas 
Zuriko, la 12an de majo 2003