Soneto je morto de Frato
Vi iu ajn ne estis certe 
se ni forgesos pri difektoj 
kaj Viaj emoj al afektoj 
restos Homo aganta lerte 

ni rememoras Vin zorgantan 
pri detaloj kaj pri skrupuloj 
kompare kun decaj reguloj 
malĝojantan kaj plezurantan 

Vi ludis multajn instrumentojn 
kaj kantis Vi gvidis korusojn 
ni aplaŭdis tiujn momentojn 

Vi sciis dum estis malsana 
oni povas toksi virusojn 
sed kanceron... penado vana  
Zuriko, la 15an de majo 2003