Soneto pri diamanttristo
ligante du randojn per vefto 
pri morto ni malmulte scias 
sed pro ĝi ni tre emocias 
eĉ pensante pri viva grefto 

knabeto kun milithornĉapo 
tuj post la fino de milito 
poste estis ŝtata dungito 
ofte honte kaj kun sinapo 

ĝuste diris al mi Barbara 
ke renkonto kun Izidoro 
estis entute la plej kara 

frata ligo ie perdiĝis 
de oro ekestis fetoro 
kaj diamanto ekcindriĝis 
Bastiono de Silento, la 16an de majo 2003