Soneto pri perdita roso
Vi jam ne plu trinkos konjakon 
kaj ne bruligos cigaredon 
ne rigardos mian oscedon 
ĉar Vi vidas ĉielumjakon 

Vi ne plu ridetos per neo 
dirante "vi pravas sed aŭdu 
ne froston sed varmon aplaŭdu" 
kaj Vi ne iros al moleo 

Vi vagas en Blanka Arbaro 
parolas per voĉo de merloj 
forkuras de tera koŝmaro 

eble Vi vadas tra herbejo 
sur kiu sidas rosaj perloj 
ploroj por disiĝa tombejo 
Bastiono de Silento, la 17an de majo 2003