Soneto pri trapasgraveco
venas al mi pensoj koŝmaraj 
kantoj kiujn Li ofte kantis 
hodiaŭ nekredeble hantis 
en form' de agoj solidaraj 

mi sentas korpforbruligadon 
en poznana krematorio 
spirito en purgatorio 
komencas propran purigadon 

korusoj en tiu liceo 
en kiuj Li iam instruis 
funebras pro Lia pereo 

"Gaude Mater Polonia" fluas 
Li tiun kanton distribuis 
kaj nun kosmo tonojn diluas 
Bastiono de Silento, la 20an de majo 2003