Soneto pri anima ŝtono
Vi Frato nun min persekutas 
per Via morto tre subita 
io kun Vi estas perdita 
kaj tion mi eĉ ne komputas 

Vi ne plu vivas kaj mi devas 
trankviligi la konsciencon 
kaj trovi por tio potencon 
mi ĝin de neniu ricevas 

mi havas ŝtonon en animo 
sed mi devas ĝin tuj forĵeti 
malantaŭen de l' viva limo 

mi konfesas ke mi eĉ ploras 
rememoron mi volas treti 
ĉar mi nur malbonon memoras 
Zuriko, la 21an de majo 2003