Soneto kun François Bondy
por tiu ĉi parola malo
la kaŭzon mi trovis surstrate
de iu al iu trabate
pro iu honora medalo

ricevis li ĝin pro la fakto
ke helpis perditajn artistojn
precipe du famajn verkistojn
memoro fariĝis kontakto

pri tio nenion mi aŭdis
(mi preskaŭ entute ne legas)
krom majstron mi kore aplaŭdis

disigi patrinon de filo
(nun IU spirito hontegas)
komplekse perversa utilo
Zuriko, la 27an de majo 2003