Soneto pri fido sen bazo
baziĝas sur aŭtoritatoj 
pri kiuj ne decas paroli 
li emas valorojn ĥoĥoli 
je torditaj prioritatoj 

li ne pravas kiam li pravas 
tio lin iom dolorigas 
ĉar li demonstrojn egaligas 
kaj kalkulado lin ne savas 

tre ofte evidentaj faktoj 
donas por li tre falsan bildon 
ĉar grundoj ne ligas kun taktoj 

markita jam per malpureco 
li bezonas alian ŝildon 
pro tio zorgas pri sankteco 
Bastiono de Silento, la 29an de majo 2003