Soneto je la sama loko
ĉe CORTE POLACCA postjare 
l' mizera stato disvolviĝis 
Pollando peree prestiĝis 
kaj korto aspektas amare 

muroj sub vorto "offset" falas 
neniu pri signifo scias 
sed tamen ĉiuj emocias 
Garibaldi kun NATO knalas 

mi ŝatas tre ruĝajn ĉemizojn 
ruĝajn fulardojn ruĝajn rozojn 
en butontruo eĉ surprizojn 

mi ne ŝatas ruĝajn "baronojn" 
nek iliajn bombastajn pozojn 
nun mi pli ŝatas verdajn tonojn 
Venecio, la 3an de majo 2003