Soneto pri kontrasta senco
mi kelkajn preĝejojn vizitis 
kaj baldaŭ kovris min fiero 
pro katolika devenpero 
eĉ se digno iom hezitis 

mi sidas antaŭ Jezuitoj 
rigardas Veneto-lagunon 
konstruas mian oportunon 
surbaze de venetaj mitoj 

ekzistsenco ŝatas kontrastojn 
surtere ni vagas kuraĝe 
tamen por ĉielo omaĝe 

sur ŝipo mi vidas bombastojn 
ĉu korpo gravas ĉu spirito? 
decido elvokas prokrastojn  

Wenecio, la 5an de majo 2003