Soneto kun misalbordiĝo
ili estis jam elĉerpitaj 
kun lastaj fortoj albordiĝis 
poste iom maltrankviliĝis 
pro la lokoj malpermesitaj 

mi konas tion de Danubo 
kiam tuj venis policisto 
se misbordiĝis navigisto 
pri tiu moro estas dubo 

homo post longa navigado 
estas tre laca preskaŭ morta  
tiam ne gravas bordrestado 

baldaŭ ili certe foriros 
afero okazos deporta 
kaj aliaj pri ili miros 
Le Vignole, la 6an de majo 2003