Soneto por morta verkisto
mortis verkisto Roman Samsel 
oni diris ke malkonversa 
mia penso estis inversa 
precipe pro libroj sub aksel' 

por mi skribis li en dediĉoj 
"amikon de Sinjoro Dio" 
kaj estis por mi garantio 
ke ne estas gravaj kondiĉoj 

mankas raporto de ĉielo 
ĉar tie estas tro enigme 
eble mi eraras pri celo 

fartu bone sur via stelo 
kiel vin tero traktis digne 
tiel vin gvidu kosma velo 
Zuriko, la 7an de majo 2003