Soneto pri vela kantado
aŭdante navigajn kanzonojn 
kantataj de famaj aktoroj 
mankis por mi velaj rumoroj 
mi sentis nur landajn rezonojn 

verŝajne neniu de ili 
sidis sub steloj apud rudro 
hisis velon post ĝia kudro 
sed povis pri tio babili 

intence aŭ sen iu celo 
por haveno estis sopiro 
malgraŭ ke ne obeis velo 

pro forta vento muĝis velo 
en velbruado loĝis miro 
kantis loĝantoj de ĉielo 
Bastiono de Silento, la 10an de junio 2003