Soneto pri konfliktevito
en la hispana knajpo sube 
kantas foruzita kantisto 
apude alia artisto 
pasantojn feliĉigas dube  

drinkuloj laŭte krias "bravo!" 
tiu primitiva etoso 
estas agresiva ĥaoso 
ĝenanta en nia enklavo 

mi devas nepre ion fari 
ĉu surverŝi iliajn kapojn 
aŭ pli aktive kontraŭstari 

finfine mi fenestron fermas 
kaj provas gustumi sinapojn 
senkonflikte mi sin ekstermas 
Zuriko, la 14an de junio 2003