Soneto pri konsulta ŝanĝo
ĉiutage lingvo germana 
mi jam forgesis polajn vortojn 
Roman' ĉesigis jam raportojn 
kaj nun klopodo estas vana 

"Schwarm" de birdoj antaŭnelonge 
traflugis super mia kapo 
kiu jam sur tiu etapo 
ne scipovis pensi diftonge 

iam mi havis orakolon 
kaj nun Czesława Łachut nepre 
faros kun mi lingvan parolon 

Roman' Samsel sur steltapiŝo 
flugas tra tuta kosmo kepre 
rigardante teron sen kliŝo 
Bastiono de Silento, la 15an de junio 2003