Soneto kun verva banalo
forigu uzitajn kanonojn 
eksciu kion vi ne scias 
komence ĉiu emocias 
tamen saĝo bezonas konojn 

nula horo ŝajnas abstrakto 
trovi komencon estas arto 
poste venas sciencbonfarto 
fina pruvo estas ĉefakto 

la plej malfacile komenci 
ĉar sur amaso de eraroj 
oni povas false intenci 

ni iras de falo al falo 
vadante inter kontraŭstaroj 
kun vervo ankaŭ kun banalo 
Zuriko, la 18an de junio 2003