Soneto reale recenza
kortuŝa de kaŝo admiro 
por publicista eŭforio 
el fragmentoj de historio 
ekestis fabelo kun miro 

eĉ se mi tie ne ekzistas 
mi en subombroj de ranguloj 
inter kiuj estas pruduloj 
je protestoj daŭre rezistas 

Zbyszek Dobrzyński skribas kore 
el tuta fora pasinteco 
detalojn komponas fervore  

kontraŭuloj same amikoj 
grandaj kaj etaj je potenco 
perdiĝis en troaj efikoj 
Zuriko, la 21an de junio 2003