Soneto pri nomtago de Jan
estu ne estu mi estas Jan 
sed mi ne uzas tiun nomon 
mi mem kreas mian fantomon 
Stanisław mi estas ete Stan 

ĉiutagan kaĉon kun lakto 
mi ŝanĝos hodiaŭ al salmo 
Barbara ridetas sub palmo 
kaj diras ion pri maltakto 

fragojn mi ĵetos en ĉampanon 
kaj ĝuste tiamaniere 
omaĝos maluzan Johanon 

multaj Johanojn mi ekkonis 
kaj preskaŭ ĉiuj kariere 
irante supren fanfaronis 
Zuriko, la 24an de junio 2003