Soneto kun meritdoktoro
nuna scienco perversiĝis 
mi tre bedaŭras profesoro 
pro iu centfoja doktoro 
tiu merito malgraviĝis 

ricevi honoran titolon 
dependas nun de vazelino 
kune de servila rutino 
eble por stultigi popolon 

se prenos nin Noa-arkeo 
eble tiuj kiuj ne dronos 
devos zorgi pri nova kreo 

telefonis al mi mentoro 
kaj diris ke li iun kronos 
laŭ universitata moro 
Bastiono de Silento, la 25an de junio 2003