Soneto pri sferdiferencoj
vagante tra urbaj anguloj 
miksiĝis mi kun pasantaro 
dum bruis tumulta sonaro 
per kriaj voĉoj de stranguloj 

neniu loko por silento 
ĉar urbo per bruado vivas 
homo en amaso aktivas 
laŭ sia volo kaj talento 

alie estas en arbaro 
kie naturan simfonion 
ludas nur vento kaj birdaro 

kaj apude sur verdaj kampoj 
vetero formas harmonion 
inter valoj kaj montaj krampoj  
Bastiono de Silento, la 26an de junio 2003