Soneto pri majstro kaj kneĥtoj
sendis al mi ĉeĥa verkisto 
paskvilon pri Miłosz ne sian 
mi donis opinion mian 
ke malpravas la paskvilisto 

poste mi ankoraŭ pripensis 
la tutan pri Miłosz aferon 
kaj mi korektis mian eron 
ĉar mi tradicion ekstensis 

tradicia anatomio 
havas jam putrantajn muskolojn 
difektajn pro epidemio 

tiama epoko foriris 
oni ne vidas novajn skolojn 
artistoj ne agis sed miris 

Zuriko, la 30an de junio 2003