mi verŝajne neniam scios kial oni min manipulas kaj kiun aferon modulas pri tio neniu mencios realeco fariĝas fablo kadre de nova nacieco esperanta civitaneco "homo soveticus" establo sur brako pendas ruĝa skarpo kaj mia imago balancas inter sento kaj pensa varpo mi venis laŭ privata peto sed pacienco ne kvitancas enhavon de tiu soneto