Soneto ĉe sincerkonfeso
kun fantazio kaj humoro 
mi restas daŭre katoliko 
sendepende de la kritiko 
kiun mi servas kun fervoro 

mi baptita kaj konfirmita 
tre ofte preĝejojn vizitas 
eĉ se pri kredo mi hezitas 
mi estis mirakle savita 

antaŭ altaroj mi fleksiĝas 
kaj bruligas torĉon volonte 
ĉeokaze kruce signiĝas 

post preĝoj kiel ĉiuj ŝafoj 
mi ĉe vino sidas rakonte 
sed sen ĝenaj ebriaj trafoj 
Zuriko, la 9an de junio 2003