Soneto pri sekretaj notoj
kiu skribas en Esperanto 
tiu forgesu pri merito 
restas je submeza kvalito 
oni diras pri diletanto 

oni aŭdas komentariojn 
ke en la lingvo malkonata 
literaturo malŝatata 
faras en menso averiojn 

Samuel Papes la rememorojn 
en sia propra lingvo skribis 
ili havis grandajn valorojn 

kelkfoje mi al kritikantoj 
proponis duelon kaj gibis 
intelekton de oponantoj
Zuriko, la 13an de julio 2003