Soneto pri dezirsinteno
mi mem ne povas kaj ne volas 
diri pri alia poeto 
mi opinias en sekreto 
kaj ĉiam laŭ eblo konsolas 

ĉiu devas skribi cent versojn 
mi skribi ion rekomendas 
eĉ por tiu kiu ofendas 
kaj tiel vokas blasfemversojn 

por aliajn homojn prijuĝi 
oni devas havi demonstron 
kiu ankaŭ scipovas fuĝi 

pli bone dividi dezirojn 
por ke per koro venki monstron 
kaj samtempe oferi mirojn 
Zuriko, la 14an de julio 2003