Soneto pri tiuj de jaĥto
asocio al ni kongruas 
Margareta ĉarme ridetas 
kiam Jozefo ŝin tikletas 
dum ondoj apud bordo bruas 

ilin ne decas ja observi 
li estas jaĥtokapitano 
kaj kiam venas uragano 
ŝi devas nekredeble servi 

"Polaris" estas karesita 
kaj ĉiu ferdeka detalo 
estas per koro purigita 

por ili ambaŭ kun merito 
ni okupiĝas pri formalo 
kaj ĉiam kun eta hezito
Porto Cervo, la 19an de julio 2003