Soneto pri sento sur ondo
malgraŭ kulinardiferencoj 
Barbara eltenis marprovon 
kaj ŝancelan ondegan movon 
kompare kun ŝiaj potencoj 

per navigado fascinita 
kaj per humura kapitano 
kaj Margareta - l' gvida mano 
Barbara estis ekscitita 

mi timis ke ŝi ne eltenos 
malfacilaĵojn sur la maro 
supozante - "ni tuj revenos" 

ni ankoraŭ multe navigos 
al la aventura polaro 
velŝipa ĉarmo ŝin instigos 
Tirena Maro, la 21an de julio 2003