Soneto pri vela recenzo
mi skribis recenzon mallongan 
pri la libro de Wiesław Uptas 
"La arto por vivo" abruptas 
uzante metodon diftongan 

mi kverelas ne kun poeto 
sed kun antaŭvorta aŭtoro 
kiu insidis kun fervoro 
por kapti problemon al reto 

li estas ja mia amiko 
sed "Mondoj malantaŭ nebulo" 
entute ne estas mistiko 

mia impreso estas jena 
ke li ludas kiel vulpulo 
enhavo ŝajnas maleltena 
Tirena Maro, la 23an de julio 2003