Soneto kontraŭciviliza
Bonifacio ĉe citadelo 
Porto Aranci Porto Cervo 
sovaĝuloj kun troa vervo 
pensas ke hurlo estas belo 

tial ni devas fornavigi 
al maro kie ondoj bruas 
kaj kun meva ploro kongruas 
aŭroroj nin povas bruligi 

ventego alvenas surprize 
kaj oni devas ŝanĝi velojn 
poste navigo daŭras brize 

de plena maro al laguno 
por ke atingi novajn celojn 
tamen kun degenera puno 
Golfo Aranci, la 24an de julio 2003